hushpiper: (reading)
La eta princo - Libroservo - uea.facila

Do, ŝajnas ke tiu juvelo de la homa literaturo estas jam tre bone konata ĉie tra la mondo kaj ene de Esperantujo. Kial do, ĝi bezonas novan recenzon en ĉi tiu retejo?


Unue: Ĉar la libro estas tre taŭga por lernantoj. Ĝi ne estas tro longa, do oni povas legi kelkajn paĝojn ĉiutage.  La ĉapitroj estas mallongegaj. Se oni preferas, eblas legi la tutan libron en unu aŭ du okazoj, kaj ne laciĝi pro troa legado. Kvankam la verko ne estas longa, ĝi enhavas plenan rakonton, kun komenco, disvolviĝo kaj fino. 


Due: Ĉar la legado estas utila al ĉiaj legantoj. La pli spertaj ĝuos la ĉarman kaj preskaŭ poezian lingvaĵon; la malpli spertaj lernos multajn novajn vortojn kaj belajn esprimojn kaj vidos ekzemplojn de lerta uzo de la lingvo.


Trie: Ĉar la Esperanta eldono estas belege produktita, en tre altkvalita formo, kaj certe instigos al legado kaj eĉ relegado.



Ĉi tiu libro ankaŭ haveblas kiel e-libro, ligita ĉi tie.
hushpiper: (starfisher)
Mia nuna projekto estas–nu, estas unue krei personan e-libran bibliotekon, do mi havos multon por legi, sed estas due legi Hari Potter en Esperanto. Mi feliĉas kun mia nuna aranĝo, konsistanta el:


Nun mi povas legi uzanta Calibre, kaj elstarigi tekston por ke mi povu vidi la tradukon laŭbezone. Mi povas fari ion similan per FBReader, sed ĝi estas iom malpli bona.

Pli malfrue, mi eksciis ke la vorta-serĉa funkcio funkcias je PDF-dosieroj krome, do la EPUB ne estas strikte necesa. Malgraŭe, ĝi estas utila havi, ĉar EPUB povas legi laŭte per parolsintezo–la Pola voĉo “Maja” de Ivona ŝajnas fari bonan laboron; dirinte tion, mia aŭskultada kapablo estas ne tre lerta, do ĝi povus esti aĉa kaj mi ne scius. Ivona por Android, jen:

https://www.reddit.com/r/tasker/comments/dnspl3/tts_ivona_tts_engine_collection_all_voices/

Mi poste parolos pri uzado de polaj parolsintezoj voĉoj por Esperanto.

Profile

hushpiper: tell her that's young / and shuns to have her graces spied / that hadst thou sprung / in deserts where no men abide (Default)
hushpiper

May 2022

S M T W T F S
123 4567
891011121314
15161718192021
22232425262728
293031    

Syndicate

RSS Atom

Most Popular Tags

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Jul. 22nd, 2025 02:05 pm
Powered by Dreamwidth Studios