Do, ŝajnas ke tiu juvelo de la homa literaturo estas jam tre bone konata ĉie tra la mondo kaj ene de Esperantujo. Kial do, ĝi bezonas novan recenzon en ĉi tiu retejo?
Unue: Ĉar la libro estas tre taŭga por lernantoj. Ĝi ne estas tro longa, do oni povas legi kelkajn paĝojn ĉiutage. La ĉapitroj estas mallongegaj. Se oni preferas, eblas legi la tutan libron en unu aŭ du okazoj, kaj ne laciĝi pro troa legado. Kvankam la verko ne estas longa, ĝi enhavas plenan rakonton, kun komenco, disvolviĝo kaj fino.
Due: Ĉar la legado estas utila al ĉiaj legantoj. La pli spertaj ĝuos la ĉarman kaj preskaŭ poezian lingvaĵon; la malpli spertaj lernos multajn novajn vortojn kaj belajn esprimojn kaj vidos ekzemplojn de lerta uzo de la lingvo.
Trie: Ĉar la Esperanta eldono estas belege produktita, en tre altkvalita formo, kaj certe instigos al legado kaj eĉ relegado.
Ĉi tiu libro ankaŭ haveblas kiel e-libro, ligita ĉi tie.